Oct 5, 2014

Kovaleva Nadejxda Denisovna, prezentanto de la katalana lingvo:
"La llengüa catalana és interessant perqué només és parlada en unes 
poques regions d'Espanya, com per exemple Catalunya, Valencia,Balears. També en Andorra, Italia, però segons la regió el dialecte canvia".

• naskiĝis en Sankt-Peteburgo;
• en 2014 finis la ĈSPU n. I. J.Jakovleva; lingvisto, tradukisto;
• partoprenis la programon Aupair en Hispanio (Barselono);
• loko de laboro – LFL Jazik dlya Uspeha;
• lingvoj – angla, hispana, katalana, itala;
• interesoj – fremdaj lingvoj, orientaj luktartoj, ekstremaj tipoj de sporto.

Sep 27, 2014

Dine kaj Dile invitas vin viziti Lingvan Festivalon kaj prezentos tie la tataran lingvon.

Sep 21, 2014

La 20-an de septembro en la oficejo de la lernejno de fremdaj lingvoj "Jazik dlya uspeha" okazis la dua kunveno de la organizantoj de la 19-a Lingva Festivalo kun volontuloj. Estis agrable vidi, ke venis novaj homoj, kiuj volas helpi organizi feston por amantoj de diversaj lingvoj. Do, la kunveno okazis je varma amika atmosfero cxe ronda tablo, kaj tie estis pridiskutitaj la demandoj pri generala preparado al Lingva Festivalo kaj pri internacia karavano, kiu komencos unu semajno antaue de la grava agado. La 27-an de septembro geknaboj denove renkontigxos por plia laboro.

Sep 18, 2014

Hieraŭ en la Nacia biblioteko okazis kunveno de la organozantoj de la Lingva festivalo kun la volontuloj.

Sep 16, 2014

Okazis organiz-kunveno pri 19-a LF

Lastan sabaton okazis kunveno de la organiza komitato de la 19a Lingva Festivalo. Oni faris liston de la plej gravaj laborkampoj kaj elektis respondeculojn. Krom tio ni por merkredo estas planata vica kunveno kun volontuloj de la Festivalo en la Nacia Biblioteko en la fako de beletra literaturo je la 18.00. La festivala laborrado ekruliĝis... Bonan fortunon al ni!!!

Oct 25, 2011

Lingva Festivalo

La 24an de oktobro estis la lasta tago de la 16a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kunlabore kun la lernejo de fremdaj lingvoj "Lingvoj por Sukceso" kaj aŭspice de la Ministerio de edukado.

La festivalo, gastigita en la ejo de la 5-a gimnazio, estis ĉefe trilingva - ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta. En la festivalo estis prezentitaj 35 lingvoj (la angla, la azerbaĝana, la taĝika, la taja, la sveda, la greka, la nederlanda, la fanga, la bolonja dialekto de la itala k.a., Krom tio estis kelkaj prelegoj (ekz. Pri malpli uzataj lingvoj, leciono de lingvistiko en mezlernejo, kiel studi fremdajn lingvojn k.a.)

Enkadre de la Festivalo pasis internacia koncerto. Kiel honora gasto estis Daniele Vitali, tradukisto de Eŭropa Unio, aŭtoro de lernaj libroj de la bolonja dialekto de la itala lingvo, prezidanto de Internacia Komitato pri etnaj liberecoj.

Celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaaŭjuĝoj.

Oni volas atentigi - tiu cele - ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-volontuloj atingis ankaŭ multajn lernejojn tra la respubliko kaj vizitis lernejojn de Ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.

Oct 7, 2011

16-a LF okazos en 5-a gimnazio!

Saluton!

Mi havas bonan novaĵon! Hodiaŭ finfine estis interkonsento pri la ejo por la Lingva Festivalo. Ĝi estos la ejo de la 5-a gimnazio (tiu nova kiu estas ĉe la Prezidenta bulvardo).

En la Pedagogia Universitato la programo okazos nur vendrede la 21an de oktobro - Lingva Konkurso (en la ĉefkonstruaĵo).

La vica kunveno de la organiza komitato okazos ĉi-sabate en la nova oficejo de Jazik Uspeha (Gorjkogo, 5/2 haltejo Institut obrazovania) je la 16/00 horo! Helpemuloj estas tre bonvenaj!

Amike, Aleksandr Blinov

Oct 26, 2010

Massimo Ripani pri la Festivalo

Hieraŭ estis la lasta tago de la 15a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Chuvaŝa Respubliko kunlabore kun la ministerio de edukado. ĉirkaŭ 50 estis la lingvoj prezentitaj kaj la festivalo estis ĉefe trilingva – ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta – dankon al la partopreno en la organizado de ĉuvaŝkultura asocio Ĥaval. Celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaŭjuĝoj. Oni volas atentigi – tiu cele – ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-voluntuloj atingis ankaŭ Batirievo, Ĉeboksaro, Novoĉeboksarsk, Civilsk, Kanaŝ, Alatir kaj vizitis lernejojn de ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.

Oct 24, 2010

Gratulvortoj de Norvegio


Bondezirojn plej varmajn al la 15a Lingva Festivalo, de iama partopreninto el Norvegio!

Estas mia espero, ke multaj vizitantoj venu al la festivalo, ekinteresiĝu pri la lingvoj de la mondo, kaj decidu mem lerni novan lingvon! Se oni havas interreton, eblas nuntempe praktiki ĉiun tagon!

Bonan ŝancon!

Ulf Lunde

Oct 22, 2010

Gratulvortoj al festivalo de nia amiko Pier Luigi


Okaze de la 15a jubileo mi gratulas la organizantojn de ĉi tiu sukcesa aranĝo, kiu tiom multe raklamigas nian lingvon inter la gejunuloj.

Ĝi povu plu daŭri aliajn cent jarojn.

Pier Luigi Cinquantini

Oct 10, 2010

Prezentotaj lingvoj

Ni jam atingis pli ol 35 prezentotajn lingvojn, inter ili: la aragona, la eŭska (preskaŭ certa, sed konfirmenda), la evenka, la irlanda, la kurda, la tuva kaj ankaŭ trarigardo de la polineziaj lingvoj. Krom tiuj ĉi, la plej geografie foraj estas la japana kaj la fanga.

Aug 27, 2010

Preparo de festivalaj karavanoj

En la hieraŭa vica organizkunveno de la Lingva Festivalo, oni aparte prizorgis ĉi-jare la pretigon de festivalaj karavanoj al kvin regionaj ĉefurboj de ĉuvaŝio. La karavanojn subtenas la ministerio pri edukado, kiu invitos lernejojn en ĉiu regiono partopreni la aranĝojn kaj disponigos ejojn kaj transporton. ĉi-jare, nia partnera organizo “Kunlaboro” provizos nin pri eĉ sep kunlaborantoj el ses landoj (Finnlando, Francio, Germanio, Italio, Kurdio kaj Turkio), kiujn ni planas engaĝi en tiuj lingvoprezentoj. Nur unu el ili estas esperantisto, sekve la prezentoj okazos en siaj naciaj lingvoj aŭ plej verŝajne en la angla, kaj ili estos tradukataj en la rusan aŭ la ĉuvaŝan. Aldoniĝos ankaŭ prezento pri Esperanto.

Aug 10, 2010

15a Internacia Lingva Festivalo – Nova partnero

La pasintan semajnon okazis kunveno de Haval, en kiu tiu ĉi asocio planis sian kontribuon al la 15a Lingva Festivalo. Haval estas nove fondita neregistara organizo, kiu aktivas por la ĉuvaŝa lingvo. En la kadro de la festivalo ili helpos en la uzado de la ĉuvaŝa, i.a. per varbado de ĉuvaŝlingvaj prelegantoj kaj tradukantoj. La ĉuvaŝa lingvo estas malmulte publike uzata en la du grandaj urboj de ĉuvaŝio, precipe en aranĝoj ne specife ligitaj al la ĉuvaŝa kulturo, folkloro kaj lingvo. Per la kiel eble normala uzado de la ĉuvaŝa lingvo, aparte en plimulte junulara medio, la Lingva Festivalo celas plenumi sian ĉefan celon: subteni la lingvan diversecon.

Oct 24, 2009

Raporto

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Historio kaj celoj

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1996. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo, kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

Bunta aranĝo

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

Universitata konferenco pri “naciaj kaj internaciaj lingvoj” estis organizita kune kun la Ĉuvaŝa Ŝtata Instituto de Kulturo. En ĝi prezentiĝis sep prelegoj ĉefe en rilato al la lingvoj ĉuvaŝa, belorusa kaj esperanto. La TTT-ejo pri la ĉuvaŝa lingvo chuvash.org publikigos la prezentitajn artikolojn.

Ne temos pri la solaj eldonoj de la festivalo: oni planas ankaŭ la eldonon kaj distribuon inter laŭeble ĉiuj lernejoj de ĉuvaŝio de la fabelo “La ponto de Asamat” tradukita al 23 lingvoj pere de Esperanto kaj desegnita de lernejanoj en unu el la festivalaj konkursoj (nuna reta senbilda eldono: www.lingvafestivalo.org/?q=eo/node/142). La Festivalo produktis ankaŭ retan lingvoenciklopedieton kun artikoloj pri pli ol 200 lingvoj, kvankam ĝis nun ĉi ekzistas nur en Esperanto (wiki.lingvafestivalo.org).

Lingvoprezentoj

Novaĵo de ĉi tiu jaro estis la prezentoj de alfabetoj okazintaj dum la tagoj antaŭ la kulmina semajnfino, la 17an kaj 18an de oktobro. En du tagoj estis prezentitaj 37 lingvoj kaj 2 komunikkodoj antaŭ milo da partoprenantoj. La Festivalo, krom uzi la fortojn de la esperanto-movado, profitas el la lingva riĉeco de la urbo danke al siaj multlandaj studentoj, ĉefe venintaj el Azio kaj Afriko. Per tio la Festivalo ankaŭ helpas al ilia valorigo de la gepatraj lingvoj, ĉar ne malofte tiuj studentoj subtaksas ilin. Ekzemple ĉi-jare estis prezentitaj ses afrikaj lingvoj. El ĉiuj prezentoj eble plej elstaris la gelaa lingvo, parolata de ĉ. 3000 homoj en Vjetnamio (sed praktike forlasita de duonmiliono da ĉiniaj sametnanoj), pri kiu parolis neesperantista moskva vjetnamologino. Okazis ankaŭ t.n. “lingvoteritorioj”, kie homoj povas praktiki difinitajn lingvojn.

La Festivalo ne strebas al la nombro de lingvoj (kiu malproksimas el rekordo), sed al la kvalito de la prezentoj. Tiel, laŭ la konkludoj de la organizantoj post la festivalo, en la venonta jaro oni eĉ pli strebos al la kvalito de la lingvoprezentoj, kvankam eble kaŭzos ilian ioman malplimultiĝon.

Lingva diverseco en praktiko

Aparte atentinde, ĉi-jare oni aparte zorgis pri la ekvilibrigo de la pezo de la ĉuvaŝa kaj la rusa lingvo, malgraŭ la grandega malprogreso de la loka lingvo en la ĉefurbo de ĉuvaŝio, ĉefe inter gejunuloj, kiuj estas la ĉefa publiko de la Festivalo. Tiamaniere la Festivalo volis substreki, ke la lingva diverseco bonas ankaŭ por la propra lando, ne nur por la aliaj. La Festivalaj dokumentoj estis dulingvaj (kun ĉiama apero ankaŭ de esperanto) kaj okazis ĉiam lingvoprezentoj en la ĉuvaŝa lingvo, kio ĝis nun ne estis okazinta. Ĉiuj partoprenantoj ricevis donace belan koloran afiŝon kun ĉuvaŝa aboco.

Publika diskonigo

La diskonigo de la Festivalo estis zorge preparita. Unue estis ellaborita tute nova, riĉa, trilingva retejo www.lingvafestivalo.org kaj regule aperis informoj en blogo kaj la sociaj retoj VKontakte kaj Facebook. Reklamoj pri la festivalo aperis en la ĉefaj ĉuvaŝiaj TTT-ejoj. Eĉ pagata televidreklamo en la unua programo de la rusia televido estis dissendita 12 fojojn. Gazetaran konferencon partoprenis du lokaj radioj, du televidoj kaj kvar gazetoj. Elstaris ankaŭ la kunlaboro kun diversaj organizoj: Ministerio pri Edukado, Pedagogia Universitato, Instituto de Kulturo, Nacia Biblioteko, Nacia Art-Muzeo; asocioj helpantaj per ejoj, volontuloj, prezentistoj, diskonigo; sponsoraj entreprenoj ktp.

Entute la Lingva Festivalo en ĉuvaŝio daŭre evoluas kaj kreskas. Tio ne estas ebla nur danke al la laboro de la ĉuvaŝiaj esperantistoj, sed ankaŭ pro la sindona helpo kaj partopreno de multnombraj rusiaj esperantistoj.

Oct 15, 2009

Informletero pri loĝado dum Festivalo

Saluton karaj!
Ĉi-jare ni proponas al vi loĝadon en la komunloĝejo No.6, str.Urukova d.18.
La prezoj estas 250 rub por nokto. Kondiĉoj estas modestaj, ĉiu numero havas televidilon. Numeroj (1 ĉambro) – po 2-4 personoj.
Unuaflanke ekzistas aparta komuna duŝejo. Unu ŝlosilo de ĉiu ĉambro.
Nomo de ĉefa administranto estas Petrova Zinaida Grigorjevna. Entute komun-jo povas akcepti ĉirkaŭ 60h samtempe, kio signifas, ke ĉi-jare multaj gastoj loĝos unuloke dumfestivalo.
Rigardi la mapon eblas ĉi-tie:
http://www.cheb.ru/doma/urukova/18/onmap.xhtml
Foto: http://www.cheb.ru/doma/urukova/18.xhtml

Por atingi la menciitan ejon de trajnstacidomo Vi bezonas trolejbuson No.4(la kosto estas 9 rub), ĝis la haltejo “Sespelj”.
Mini-buse, Vi besonas No. 31, 41, 35. (11rub)
De la haltejo “Sespelj”(surflanke de Uzino) – transiri la vojon kaj iri rekte malsupren ĝis la unua dekstra turno. (rigardu la mapon).
Turnu dekstren kaj uru rekten 200m. Seĉu la skribaĵon ĉe perono “Общежитие No.6 сельскохозяйственного кооператива Нива”.

Por atingi ejon de LF prenu trolejbuson No. 4,12 (al direkto de stacidomo, golfo) ĝis Pedagogia Universitato.
Busetojn 31, 41, 35.

Amike, Anton

Oct 11, 2009

Unua tago

Hodiaŭ okazis la malfermo de la festivala semajno kun ĉirkaŭ 70-80 ĉeestantoj per poezia koncerto kun dancoj, kantoj kaj certe versoj en pluraj lingvoj. La aranĝo estis filmita de loka televidstacio kaj de Nacia Radio de ĉuvaŝio.

En la centro Edelvejs okazis unua metiejo pri ĉina skribo gvide de loka entuziamulo pri la ĉina lingvo kaj ĉinino kiu estas en Ĉeboksaro laŭ la interŝanĝa programo AFS. Entute estis ĉirkaŭ 30 personoj.

Oct 10, 2009

Malfermo de la festivalo

Morgaŭ, dimanĉon la 11an je la 12a h., malfermiĝas la Festivalo en la Arta Muzeo (Художественный музей) per Poezia koncerto. Ne maltrafu!

Vidu la tutan programon ĉi tie.

Oct 7, 2009

Partopreno en LF

Se vi deziras partopreni Lingvan Festivalon kaj havas demandon, kie tranokti – skribu ĉi-tie (lasu komenton) kaj ni prezentos al vi loĝeblecoj. Por nuna momento estas 3 variantoj: hotelo (1700-2000 rub. por tranokto), junulara gastejo (250 rub. por tranokto) kaj ĉe esperantistoj. Lasta variano devas nepre esti antaŭ pridiskutita.

Kontakta persono – Ekaterina Predaĉenko,
tel. (8352) 678448,
e-mail: ekaterina.predachenko[ĉe]gmail.com

Oct 4, 2009

La festivalo proksimiĝas

La programo komenciĝos per poezia koncerto dimanĉon la 11an de oktobro je 12.00.
Ekde la sekva tago, ĉiuvespere okazos metiejoj pri diversaj skribsistemoj (ĉina, devanagara, runa ks).
Mardon, la 13an, ni havos gazetaran konferencon por amaskomunikiloj de nia respubliko.
Merkredon, la 14an, okazos Karavano de lingvoj al Civilsk.
Ĵaŭdon, la 15an, ni havos "modelan" karavanon de lingvoj por instruistoj de lernejoj de nia respubliko.
Vendredon, la 16an, ni havos konferencon pri la rilatoj inter naciaj kaj internaciaj lingvoj.
Vespere samtage okazos lingva konkurso inter studentaj teamoj de Ĉeboksaro, Kazano kaj Uljanovsk.
Kaj la pinta programo okazos sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de oktobro, en DK Uhsaja kaj Pedagogia Universitato kun lingvaj prezentoj, kvizoj, koncertoj k.a.
Krom tio enkadre de la Festivalo ekde la 11a ĝis la 18a de oktobro en la Nacia Bibiloteko de la ĉuvaŝa Respubliko okazos ekspozicio de lingvoj de mondo, en kiu oni prezentos ĉirkaŭ 70 lingvojn.

Vidu la tutan programon ĉi tie.

Sep 27, 2009

Afrikaj lingvoj

Enretiĝis la ĉapitro pri afrikaj lingvoj. Temas nur pri preskaŭ 30 lingvoj el la ĉ. 2000 afrikaj lingvoj, sed ni esperas, ke vi trovos interesajn informojn pri la lingvoj kaj entute pri la lingva diverseco. Por la momento estas jam enkondukitaj 183 lingvoj.