Oct 24, 2009

Raporto

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Historio kaj celoj

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1996. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo, kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

Bunta aranĝo

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

Universitata konferenco pri “naciaj kaj internaciaj lingvoj” estis organizita kune kun la Ĉuvaŝa Ŝtata Instituto de Kulturo. En ĝi prezentiĝis sep prelegoj ĉefe en rilato al la lingvoj ĉuvaŝa, belorusa kaj esperanto. La TTT-ejo pri la ĉuvaŝa lingvo chuvash.org publikigos la prezentitajn artikolojn.

Ne temos pri la solaj eldonoj de la festivalo: oni planas ankaŭ la eldonon kaj distribuon inter laŭeble ĉiuj lernejoj de ĉuvaŝio de la fabelo “La ponto de Asamat” tradukita al 23 lingvoj pere de Esperanto kaj desegnita de lernejanoj en unu el la festivalaj konkursoj (nuna reta senbilda eldono: www.lingvafestivalo.org/?q=eo/node/142). La Festivalo produktis ankaŭ retan lingvoenciklopedieton kun artikoloj pri pli ol 200 lingvoj, kvankam ĝis nun ĉi ekzistas nur en Esperanto (wiki.lingvafestivalo.org).

Lingvoprezentoj

Novaĵo de ĉi tiu jaro estis la prezentoj de alfabetoj okazintaj dum la tagoj antaŭ la kulmina semajnfino, la 17an kaj 18an de oktobro. En du tagoj estis prezentitaj 37 lingvoj kaj 2 komunikkodoj antaŭ milo da partoprenantoj. La Festivalo, krom uzi la fortojn de la esperanto-movado, profitas el la lingva riĉeco de la urbo danke al siaj multlandaj studentoj, ĉefe venintaj el Azio kaj Afriko. Per tio la Festivalo ankaŭ helpas al ilia valorigo de la gepatraj lingvoj, ĉar ne malofte tiuj studentoj subtaksas ilin. Ekzemple ĉi-jare estis prezentitaj ses afrikaj lingvoj. El ĉiuj prezentoj eble plej elstaris la gelaa lingvo, parolata de ĉ. 3000 homoj en Vjetnamio (sed praktike forlasita de duonmiliono da ĉiniaj sametnanoj), pri kiu parolis neesperantista moskva vjetnamologino. Okazis ankaŭ t.n. “lingvoteritorioj”, kie homoj povas praktiki difinitajn lingvojn.

La Festivalo ne strebas al la nombro de lingvoj (kiu malproksimas el rekordo), sed al la kvalito de la prezentoj. Tiel, laŭ la konkludoj de la organizantoj post la festivalo, en la venonta jaro oni eĉ pli strebos al la kvalito de la lingvoprezentoj, kvankam eble kaŭzos ilian ioman malplimultiĝon.

Lingva diverseco en praktiko

Aparte atentinde, ĉi-jare oni aparte zorgis pri la ekvilibrigo de la pezo de la ĉuvaŝa kaj la rusa lingvo, malgraŭ la grandega malprogreso de la loka lingvo en la ĉefurbo de ĉuvaŝio, ĉefe inter gejunuloj, kiuj estas la ĉefa publiko de la Festivalo. Tiamaniere la Festivalo volis substreki, ke la lingva diverseco bonas ankaŭ por la propra lando, ne nur por la aliaj. La Festivalaj dokumentoj estis dulingvaj (kun ĉiama apero ankaŭ de esperanto) kaj okazis ĉiam lingvoprezentoj en la ĉuvaŝa lingvo, kio ĝis nun ne estis okazinta. Ĉiuj partoprenantoj ricevis donace belan koloran afiŝon kun ĉuvaŝa aboco.

Publika diskonigo

La diskonigo de la Festivalo estis zorge preparita. Unue estis ellaborita tute nova, riĉa, trilingva retejo www.lingvafestivalo.org kaj regule aperis informoj en blogo kaj la sociaj retoj VKontakte kaj Facebook. Reklamoj pri la festivalo aperis en la ĉefaj ĉuvaŝiaj TTT-ejoj. Eĉ pagata televidreklamo en la unua programo de la rusia televido estis dissendita 12 fojojn. Gazetaran konferencon partoprenis du lokaj radioj, du televidoj kaj kvar gazetoj. Elstaris ankaŭ la kunlaboro kun diversaj organizoj: Ministerio pri Edukado, Pedagogia Universitato, Instituto de Kulturo, Nacia Biblioteko, Nacia Art-Muzeo; asocioj helpantaj per ejoj, volontuloj, prezentistoj, diskonigo; sponsoraj entreprenoj ktp.

Entute la Lingva Festivalo en ĉuvaŝio daŭre evoluas kaj kreskas. Tio ne estas ebla nur danke al la laboro de la ĉuvaŝiaj esperantistoj, sed ankaŭ pro la sindona helpo kaj partopreno de multnombraj rusiaj esperantistoj.

Oct 15, 2009

Informletero pri loĝado dum Festivalo

Saluton karaj!
Ĉi-jare ni proponas al vi loĝadon en la komunloĝejo No.6, str.Urukova d.18.
La prezoj estas 250 rub por nokto. Kondiĉoj estas modestaj, ĉiu numero havas televidilon. Numeroj (1 ĉambro) – po 2-4 personoj.
Unuaflanke ekzistas aparta komuna duŝejo. Unu ŝlosilo de ĉiu ĉambro.
Nomo de ĉefa administranto estas Petrova Zinaida Grigorjevna. Entute komun-jo povas akcepti ĉirkaŭ 60h samtempe, kio signifas, ke ĉi-jare multaj gastoj loĝos unuloke dumfestivalo.
Rigardi la mapon eblas ĉi-tie:
http://www.cheb.ru/doma/urukova/18/onmap.xhtml
Foto: http://www.cheb.ru/doma/urukova/18.xhtml

Por atingi la menciitan ejon de trajnstacidomo Vi bezonas trolejbuson No.4(la kosto estas 9 rub), ĝis la haltejo “Sespelj”.
Mini-buse, Vi besonas No. 31, 41, 35. (11rub)
De la haltejo “Sespelj”(surflanke de Uzino) – transiri la vojon kaj iri rekte malsupren ĝis la unua dekstra turno. (rigardu la mapon).
Turnu dekstren kaj uru rekten 200m. Seĉu la skribaĵon ĉe perono “Общежитие No.6 сельскохозяйственного кооператива Нива”.

Por atingi ejon de LF prenu trolejbuson No. 4,12 (al direkto de stacidomo, golfo) ĝis Pedagogia Universitato.
Busetojn 31, 41, 35.

Amike, Anton

Oct 11, 2009

Unua tago

Hodiaŭ okazis la malfermo de la festivala semajno kun ĉirkaŭ 70-80 ĉeestantoj per poezia koncerto kun dancoj, kantoj kaj certe versoj en pluraj lingvoj. La aranĝo estis filmita de loka televidstacio kaj de Nacia Radio de ĉuvaŝio.

En la centro Edelvejs okazis unua metiejo pri ĉina skribo gvide de loka entuziamulo pri la ĉina lingvo kaj ĉinino kiu estas en Ĉeboksaro laŭ la interŝanĝa programo AFS. Entute estis ĉirkaŭ 30 personoj.

Oct 10, 2009

Malfermo de la festivalo

Morgaŭ, dimanĉon la 11an je la 12a h., malfermiĝas la Festivalo en la Arta Muzeo (Художественный музей) per Poezia koncerto. Ne maltrafu!

Vidu la tutan programon ĉi tie.

Oct 7, 2009

Partopreno en LF

Se vi deziras partopreni Lingvan Festivalon kaj havas demandon, kie tranokti – skribu ĉi-tie (lasu komenton) kaj ni prezentos al vi loĝeblecoj. Por nuna momento estas 3 variantoj: hotelo (1700-2000 rub. por tranokto), junulara gastejo (250 rub. por tranokto) kaj ĉe esperantistoj. Lasta variano devas nepre esti antaŭ pridiskutita.

Kontakta persono – Ekaterina Predaĉenko,
tel. (8352) 678448,
e-mail: ekaterina.predachenko[ĉe]gmail.com

Oct 4, 2009

La festivalo proksimiĝas

La programo komenciĝos per poezia koncerto dimanĉon la 11an de oktobro je 12.00.
Ekde la sekva tago, ĉiuvespere okazos metiejoj pri diversaj skribsistemoj (ĉina, devanagara, runa ks).
Mardon, la 13an, ni havos gazetaran konferencon por amaskomunikiloj de nia respubliko.
Merkredon, la 14an, okazos Karavano de lingvoj al Civilsk.
Ĵaŭdon, la 15an, ni havos "modelan" karavanon de lingvoj por instruistoj de lernejoj de nia respubliko.
Vendredon, la 16an, ni havos konferencon pri la rilatoj inter naciaj kaj internaciaj lingvoj.
Vespere samtage okazos lingva konkurso inter studentaj teamoj de Ĉeboksaro, Kazano kaj Uljanovsk.
Kaj la pinta programo okazos sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de oktobro, en DK Uhsaja kaj Pedagogia Universitato kun lingvaj prezentoj, kvizoj, koncertoj k.a.
Krom tio enkadre de la Festivalo ekde la 11a ĝis la 18a de oktobro en la Nacia Bibiloteko de la ĉuvaŝa Respubliko okazos ekspozicio de lingvoj de mondo, en kiu oni prezentos ĉirkaŭ 70 lingvojn.

Vidu la tutan programon ĉi tie.

Sep 27, 2009

Afrikaj lingvoj

Enretiĝis la ĉapitro pri afrikaj lingvoj. Temas nur pri preskaŭ 30 lingvoj el la ĉ. 2000 afrikaj lingvoj, sed ni esperas, ke vi trovos interesajn informojn pri la lingvoj kaj entute pri la lingva diverseco. Por la momento estas jam enkondukitaj 183 lingvoj.

Sep 20, 2009

Hindeŭropaj lingvoj

Malrapide, sed iom post iom, la lingva vikio de la festivalo progresas. Enretiĝis la ĉapitro pri hindeŭropaj lingvoj. Por la momento estas enkondukitaj 53 artikoloj en ĉi tiu ĉapitro, kie oni speciale atentis la slavajn lingvojn, al kiuj apartenas unu el la festivalaj lingvoj: la rusa. Entute la vikio prezentas ĝis nun 119 lingvojn.

Sep 17, 2009

14-a Internacia Lingva Festivalo

Ni povas informi vin ke LA vica Lingva Festivalo nepre okazos en Ĉeboksari ĉi jare dum ĈI-SEKVAJ datoj:
LA festivala semajno STARTOS ekde la 12a de oktobro kaj la du ĉefaj tagoJ de FESTIVALO estos kiel kutime sabato-dimanĉo la 17a kaj la 18a!

Multflanka agado

Ĉi-vespere okazis organiza kunveno de la Lingva Festivalo. Kvankam ĝi ŝajne temas nur pri dutagaj lingvoprezentoj (tamen ŝvite preparataj), entute la Lingva Festivalo estas multflanka agado kuniganta dek unu malsamajn aktivaĵojn: popularigajn prezentojn (Festivala karavano, Skrib-prezentoj kaj Lingvo-prezentoj), konferencon (Universitata konferenco), konkursojn (Konkurso de infanaj desegnoj, Konkurso de mezlernejanaj eseoj, Konkurso de studentaj teamoj), koncertojn (Poezia koncerto kaj Internacia koncerto) kaj eldonaĵojn (Traduku fabelon kaj Lingvo-enciklopedieto). Kaj mankas malpli ol monato por la festivala semajno…

Aug 26, 2009

Lingva vikio

Oni komencis publikigi la Lingvan Vikion de la festivalo: wiki.lingvafestivalo.org
Ĝi estos trilingva: en la ĉuvaŝa, rusa kaj esperanto. Ĝis nun estas alŝutitaj la esperantlingvaj versioj pri altajaj lingvoj (40) kaj uralaj lingvoj (25). Entute oni planas la publikigon de informoj pri ĉ. 200 lingvoj, kun speciala zorgo pri la rusiaj, tjurkaj, slavaj kaj finn-ugraj lingvoj. Per ĝi la Festivalo volas kontribui al la diskonigo de la lingva diverseco kaj al la kompreno de la faktoroj, kiuj kontribuas al ĝia (mal)konservado.

Aug 21, 2009

Mutlingva traduko: La ponto de Asamat

Enkadre de Lingva Festivalo oni preparas eldonadon de tradukoj de ĉuvaŝa popolfabelo "La ponto de Asamat". Krom elektronika versio, kiun vi ekvidos sur la paĝo www.lingvafestivalo.org de la projekto, libro estos prezentita dum baza programo de Lingva Festivalo (17a–18a de oktobro) kaj distribuita inter la ĉuvaŝiaj lernejoj. La eldonaĵo enhavos bildojn tiucele faritajn de ĉuvaŝiaj lernejanoj.

Se vi volas aliĝi al teamo de tradukistoj, ni atendas vian tradukversion de la ĉi-suba teksto. Sed ne forgesu antaŭe sendi anoncon pri traduko al poŝt-adreso lingvafest [ĉe] gmail.com kun temo "Fabelo".

Anoncitaj kaj faritaj tradukoj:

Esperanto, eŭska, dana, franca, frisa, itala, islanda, kataluna, kalabria, malta, nederlanda, nepala, newara, okcitana gaskona, okcitana lengadoka, persa, portugala brazila, rusa.

La ponto de Asamat

Onidire en pratempo, antaŭ pluraj jarcentoj, ĉe la montaro Aramasi vivis la prodo Ulap. Tie li bredis sennombran kaj nekalkuleblan brutaron. Neniu plago, neniu malfeliĉo trafis lin. Tamen unu tagon la montoj komencis minace brui kaj tondri. Ĝis tiam neniam okazis io simila: la tondro tondris, la fulmo fulmegis, la pluvo torente displuvis. La montaj lagoj kaj riveroj komencis elbordiĝi kaj inundi verdajn kampojn de la valo. La akva fluo ade kreskis kaj la gregoj de Ulap komencis suferi pro malsato. Tiam la prodo Ulap ekis preni la senfortajn bovojn, ĉevalojn, ŝafojn kaj porti ilin de la montaro al fora senakvejo. Tri tagojn kaj tri noktojn portadis Ulap sian gregon kaj ne povis finporti. Kaj savis lin kontraŭ tiu plago la olda Asamat, prodo forĝisto loĝanta sola. Dum sep tagnoktoj forĝis la olda prodo kaj el lia laboro naskiĝis mirinde bona brila fera ponto, simila al tera floro. Unu el ĝiaj flankoj staris sur la montaro Aramasi kaj la alia sur la bordo de Volgo. La patrino de Ulap pelis la malsatan gregon laŭ tiu ponto for de la brua kaj trondra montaro al verdega herbejo. Tuj post kiam la grego transiris la ponton, ĝi malaperis antaŭ la okuloj. Jen kial la ĉuvaŝoj la arkon, kiu videblas trans nuboj dum pluvo, nomas la Ponto de Asamat.