Aug 27, 2010

Preparo de festivalaj karavanoj

En la hieraŭa vica organizkunveno de la Lingva Festivalo, oni aparte prizorgis ĉi-jare la pretigon de festivalaj karavanoj al kvin regionaj ĉefurboj de ĉuvaŝio. La karavanojn subtenas la ministerio pri edukado, kiu invitos lernejojn en ĉiu regiono partopreni la aranĝojn kaj disponigos ejojn kaj transporton. ĉi-jare, nia partnera organizo “Kunlaboro” provizos nin pri eĉ sep kunlaborantoj el ses landoj (Finnlando, Francio, Germanio, Italio, Kurdio kaj Turkio), kiujn ni planas engaĝi en tiuj lingvoprezentoj. Nur unu el ili estas esperantisto, sekve la prezentoj okazos en siaj naciaj lingvoj aŭ plej verŝajne en la angla, kaj ili estos tradukataj en la rusan aŭ la ĉuvaŝan. Aldoniĝos ankaŭ prezento pri Esperanto.

Aug 10, 2010

15a Internacia Lingva Festivalo – Nova partnero

La pasintan semajnon okazis kunveno de Haval, en kiu tiu ĉi asocio planis sian kontribuon al la 15a Lingva Festivalo. Haval estas nove fondita neregistara organizo, kiu aktivas por la ĉuvaŝa lingvo. En la kadro de la festivalo ili helpos en la uzado de la ĉuvaŝa, i.a. per varbado de ĉuvaŝlingvaj prelegantoj kaj tradukantoj. La ĉuvaŝa lingvo estas malmulte publike uzata en la du grandaj urboj de ĉuvaŝio, precipe en aranĝoj ne specife ligitaj al la ĉuvaŝa kulturo, folkloro kaj lingvo. Per la kiel eble normala uzado de la ĉuvaŝa lingvo, aparte en plimulte junulara medio, la Lingva Festivalo celas plenumi sian ĉefan celon: subteni la lingvan diversecon.