Oct 25, 2011

Lingva Festivalo

La 24an de oktobro estis la lasta tago de la 16a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kunlabore kun la lernejo de fremdaj lingvoj "Lingvoj por Sukceso" kaj aŭspice de la Ministerio de edukado.

La festivalo, gastigita en la ejo de la 5-a gimnazio, estis ĉefe trilingva - ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta. En la festivalo estis prezentitaj 35 lingvoj (la angla, la azerbaĝana, la taĝika, la taja, la sveda, la greka, la nederlanda, la fanga, la bolonja dialekto de la itala k.a., Krom tio estis kelkaj prelegoj (ekz. Pri malpli uzataj lingvoj, leciono de lingvistiko en mezlernejo, kiel studi fremdajn lingvojn k.a.)

Enkadre de la Festivalo pasis internacia koncerto. Kiel honora gasto estis Daniele Vitali, tradukisto de Eŭropa Unio, aŭtoro de lernaj libroj de la bolonja dialekto de la itala lingvo, prezidanto de Internacia Komitato pri etnaj liberecoj.

Celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaaŭjuĝoj.

Oni volas atentigi - tiu cele - ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-volontuloj atingis ankaŭ multajn lernejojn tra la respubliko kaj vizitis lernejojn de Ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.

No comments:

Post a Comment