Oct 26, 2010
Massimo Ripani pri la Festivalo
Hieraŭ estis la lasta tago de la 15a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Chuvaŝa Respubliko kunlabore kun la ministerio de edukado. ĉirkaŭ 50 estis la lingvoj prezentitaj kaj la festivalo estis ĉefe trilingva – ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta – dankon al la partopreno en la organizado de ĉuvaŝkultura asocio Ĥaval. Celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaŭjuĝoj. Oni volas atentigi – tiu cele – ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-voluntuloj atingis ankaŭ Batirievo, Ĉeboksaro, Novoĉeboksarsk, Civilsk, Kanaŝ, Alatir kaj vizitis lernejojn de ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.
Oct 24, 2010
Gratulvortoj de Norvegio
Bondezirojn plej varmajn al la 15a Lingva Festivalo, de iama partopreninto el Norvegio!
Estas mia espero, ke multaj vizitantoj venu al la festivalo, ekinteresiĝu pri la lingvoj de la mondo, kaj decidu mem lerni novan lingvon! Se oni havas interreton, eblas nuntempe praktiki ĉiun tagon!
Bonan ŝancon!
Ulf Lunde
Oct 22, 2010
Oct 10, 2010
Prezentotaj lingvoj
Ni jam atingis pli ol 35 prezentotajn lingvojn, inter ili: la aragona, la eŭska (preskaŭ certa, sed konfirmenda), la evenka, la irlanda, la kurda, la tuva kaj ankaŭ trarigardo de la polineziaj lingvoj. Krom tiuj ĉi, la plej geografie foraj estas la japana kaj la fanga.
Subscribe to:
Posts (Atom)